Izotopoj de kadmio

Nature okazanta kadmio (Cd) estas komponita el 8 izotopoj.

La norma atompezo estas 112,411(8) u.

Nepre stabilaj estas minimume tri el la nature okazantaj izotopoj: 110Cd, 111Cd, 112Cd.

Por du el la nature okazantaj izotopoj radioaktiveco estis observita, la naturaj radioaktivaj izotopoj estas 113Cd (beto-disfalo, duoniĝotempo 7,7×1015 jaroj) kaj 116Cd (du-neŭtrina duopa beto-disfalo, duoniĝotempo 2,9×1019 jaroj).

Tri el la nature okazantaj izotopoj estas antaŭdiritaj al esti radioaktivaj sed iliaj disfaloj neniam estis observitaj pro ege grandaj duoniĝotempoj. Ili estas 106Cd, 108Cd (duopa elektrona kapto), kaj 114Cd (duopa beto-disfalo). Nur subaj limigoj por iliaj duoniĝotempoj estas konataj.

Inter la izotopoj ne okazantaj en la natura kadmio, la plej longe vivanta estas 109Cd kun duoniĝotempo 462,6 diurnoj kaj 115Cd kun duoniĝotempo 53,46 horoj. Ĉiuj la aliaj radioaktivaj izotopoj havas duoniĝotempojn malpli grandajn ol 2,5 horoj.

La konataj izotopoj de kadmio estas ekde 95Cd (atompezo 94,950 u) ĝis 132Cd (131,946 u). La ĉefa disfala maniero de izotopoj pli malpezaj ol 112Cd estas elektrona kapto kaj la ĉefaj disfalaj manieroj de izotopoj pli pezaj ol 112Cd estas beta eligo kaj elektrona kapto. La ĉefa produkto de disfalo en okazo de elektrona kapto estas elemento 47 (arĝento) kaj ĉefa produkto de disfalo en okazo de beta eligo estas elemento 49 (indio).

Estas 8 konataj izomeroj de kadmio. La plej stabilaj el ili estas 113mCd kun duoniĝotempo 14,1 jaroj, 115mCd kun duoniĝotempo 44,6 diurnoj, kaj 117mCd kun duoniĝotempo 3,36 horoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne